La varmafontejo ISAWA-ONSEN estis la tranokt-loko de la 96a Japana Esperanto-Kongreso en 2009. La loko en 2011 farigxos la ejo de la lernado de Esperanto. Serioze lernu, forigu la lacon per la varma fonto, regajnu forton per la bongusta vespermangxo ... tiel akiru la bonan lingvoscion por via pli internacia aktivado.
DATO: de la kolektigxo je 13:00 en 25 (sab) gxis la disigxo je 12:30 en 26 (dim), en junio, 2011 EJO: KAEDESO en la varmafontejo ISAWA-ONSEN, apud urbo Kohu, gubernio Yamanasi de la stacio Sinzyuku .is Isawa-Onsen per JR-ekspreso 1h35 per superekspreso KOTIZO: 14 000 enoj (inkluzive de unu tranokto kun du mangxoj kaj 10 horoj da instruado, sed la koston de lernilo lernantoj mem pagu), sen tranokto sed kun vespermangxo 12 000 enoj, sen tranokto sen vespermangxo 10,000 eenoj/ RABATOJ (elektu nur unu): membro/kursano de la 3 organizagxoj 2 000 enoj; ano de memlernada klaso 4 000 enoj; senspertulo pri Esp 6 000 enoj; malpli ol 30-jara 2 000 enoj; mezlernejano 7 000 enoj KAPACITO: 20 (kun tranokto)
KLASOJ (por LECIONO-1, LECIONO-3): (1) por mez-/alt-nivelo de s-ro YAMAKAWA Syuuiti: PRIDISKUTU, japanlingve, vort-uzojn, esprimojn, ktp. en eseetoj Esperante verkitaj de klasanoj. Se vi povas Esprante paroli pri cxiutagaj aferoj, sed ne pri komplikaj temoj, al vi mankas praktika scio de gramatiko (por cxi-tema prelegteksto kontaktu min cxe shu@gol.com). Verku kaj sendu al mi gxis la 19a de junio eseeton kun 300-500 vortoj pri io ajn. Ni lernos, pridiskutante korektendajxojn. (2) por element-/mez-nivelo de s-ro Klivo LENDON (Kanado): PAROLU-PAROLU Antauxpreparu mallongan paroladon (5 aux 10 minutan) pri iu temo. Tauxgaj temoj estus: Hobio/sxatokupo, memorinda ferio aux sxatata loko, interesa sperto . Mi rekomendas ke la lernanto parolu pri si, sed aliaj temoj, ekzemple, historia evento aux scienca malkovrajxo, estas akcepteblaj. (3) por enkonduk-/element nivelo de s-ro KUDOU Takasi: LERNU de la nulo lernolibro: la japana traduko de "Esperanto per rekta metodo" de Stano Marcek, 1 400 enoj (4) Memlernado sen gvidanto (al la demandoj respondos s-ino KIKUSIMA Kazuko)
SPECIALAJ KURSOJ (por LECIONO-2): (a) Gramatika kurso por mez-/alt-nivelaj lernantoj de s-ro YAMAKAWA Syuuiti (b) Konversacia kurso por cxiuj de s-ro Klivo LENDON (c) Gramatika kurso por komencantoj de s-ro KUDOU Takasi (cx) Konsultado pri lernado, vojagxado ktp. de s-ino KIKUSIMA Kazuko
ALIAJ: ★ aligxintoj ricevos la instrukcion pri lernolibro ★ planite estas brajligi la lernolibron
DEMANDOJ kaj ALIGXOJ: estas akceptata de Rondo Korno korno@esperanto.ne.jp/telefono nur pri cxi tiu kunlogxado 03-3429-5173 (KIKUSIMA), telefakso 03-3429-5196, posxto p/a KIKUSIMA Kazuko, Tokyo-to, Setagaya-ku, Umegaoka-3-5-15, JP-154-0022 ORGANIZAS komune: Rondo Korno, Jamanasxi Esperanto-Societo, JEJ (Japana Esperanto-Junularo) AUXSPICIAS: JEI (Japana Esperanto-Instituto); JABE (Japana Asocio de Blindaj Esperantistoj)
「ガリ勉合宿2011石和温泉」/INTENSIVA KURSO de Esperanto 2011 en ISAWA-ONSEN 参加申し込み書 / ALIGXILO
●この申込書(あるいは 1-14の内容を書いたもの)を電子メール、ファクシミリ、郵便でロンド・コルノあてに送る。 Sendu plenigitan aligxilon, aux notante la enhavon de 1 gxis 14, sendu al Rondo Korno per reto, telefakso aux posxto.
12.参加形態と基本参加費/ BAZA KOTIZO: □ 14,000円:宿泊・夕食付き/kun tranokto kaj vespermangxo □ 12,000円:通いで夕食付き/sen tranokto sed kun vespermangxo □ 10,000円:通いで夕食なし/sen tranokto kaj sen vespermangxo 13.参加費の割引/RABATO:(該当する1件のみを選択/elektu nur unu): □ 2,000円:主催3組織会員・受講生/membro aux kursano de la 3 organizajxoj □ 4,000円:自習クラス/ano de Memlernada klaso □ 6,000円:エスペラント未学習者/senspertulo de la lernado de Esperanto □ 2,000円:30歳未満/malpli ol 30-jara □ 7,000円:高校生まで/lernanto de supera mezlernejo aux pli juna 14.寄付/MONDONACO: 2012年のIJK68日本開催支援/subteno al la IJK68 en Japanio, 2012 円/enoj